Vorto: talko

  1. Blanka brila pulvoreca mineralo, Mg3[Si4O10(OH)2], grasa ĉe palpado, uzata en medicino por pudroj kaj tiel plu. Steatito (sapŝtono) konsistas precipe el talko.

    • la Ardezaj Alpoj havas stokejojn de fero- kaj kuproerco, magnezito, grafito kaj talko

    • plejofte la tajlorkreto estas el talko

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: тальк
    • La ĉeĥa: klouzek, mastek, talek
    • La franca: talc
    • La germana: Talk, Talkum
    • La hungara: síkpor, talkum
    • La kataluna: talc
    • La nederlanda: talk
    • La pola: talk
    • La portugala: talco
    • La rusa: тальк
    • La slovaka: mastenec, talek
    • La sveda: talk