Vorto: takto
-
Skemo de muzika ritmo, de la alterno de la pulsoj.
la muziko fariĝis pli energia kaj la dancoj iris en pli viva takto
observi la takton
bati la takton
laŭ la takto de tamburo
-
Regula intermita bruo.
mia pulso en takto batas
oni aŭdis la eternan takton de la teksmaŝinoj
-
(figure) Kapablo sagace juĝi kaj konvene paroli aŭ agi konforme al la cirkonstancoj, montrante ĉiam ĝentilecon kaj delikatecon.
en tiu malfacila okazo li montris grandan takton, li estis taktoplena
dum en ĉiuj internaciaj kongresoj la neŭtraleco estas simpla afero de takto, ĉe ni ĝi estas la ĉefa principo
En aliaj lingvoj
- La angla: tact
- La belorusa: такт
- La ĉeĥa: společenský takt, taktnost
- La franca: mesure (musique), tact
- La germana: Takt
- La hispana: ritmo, compás
- La hungara: ütem, taktus
- La nederlanda: maat, ritme
- La pola: takt
- La portugala: tino, ta(c)to
- La rusa: такт
- La slovaka: spoločenský takt
- La sveda: takt
- La angla: regular beating, beat
- La hungara: ütem, taktus
- La nederlanda: maat, ritme
- La hispana: tino, tacto
- La hungara: tapintat
- La nederlanda: tact