Vorto: taksi
-
(transitiva) Difini la valoron de iu aŭ io.
kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas
ni devas lin taksi ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia volo kaj laboro
ne taksu malamikon tro malforta
li taksis, kiel grandajn servojn povas fari al li
belecon taksas ne okulo, sed koro
malplaĉas nenio, se taksas pasio
virŝafo havantan laŭ via taksado la valoron
mi estas certa, ke la esperantistoj alte taksos la gravecon de tiu ĉi fakto
li tro malalte taksis la viglecon de la virino
oni taksas je (ĝis) cent la nombron de la pereintoj
mi taksas tiujn kondiĉojn neakcepteblaj
ni taksas la tempon ne taŭga por tiu propono
-
(transitiva) Aprezi.
taksi la sanon ni lernas en malsano
li ja pli-malpli alte taksas la revuon
ĝenerale, oni alte taksas la anglan lingvon, precipe en urboj
-
estimi, juĝi, konsideri, rigardi
En aliaj lingvoj
- La angla: estimate
- La belorusa: аценьваць, вызначаць цану
- La ĉeĥa: cenit, hodnotit, ocenit, odhadnout, ohodnotit, posoudit, taxovat, určit poplatek
- La franca: estimer, évaluer
- La germana: schätzen
- La hispana: estimar, apreciar
- La hungara: értékel
- La japana: 評価する [ひょうかする], 見積もる [みつもる]
- La nederlanda: taxeren, schatten, waarderen
- La pola: taksować, szacować
- La portugala: taxar, avaliar, estimar
- La rumana: aprecia, evalua
- La rusa: оценивать, оценить, давать оценку
- La slovaka: oceniť, odhadnúť, taxovať
- La sveda: taxera, uppskatta, värdera
- Volapuko: stimön
- La belorusa: цаніць, паважаць, шанаваць
- La germana: hochschätzen, hoch einschätzen, zu schätzen wissen
- La hungara: értékel, nagyra tart
- La rusa: ценить
- La sveda: uppskatta