Vorto: tajgo

  1. Subarkta praarbarego konifera, formanta zonon ĉirkaŭ la norda duonglobo, precipe inter tundro kaj stepo, de Siberio ĝis Skandinavio Eŭrazie, kaj en Alasko kaj Kanado Nordamerike.

    • iris piede tra intermontejoj kaj ŝtonaj altebenaĵoj, kovritaj per virga tajgo

    • gulo vivas en tundroj kaj tajgoj (pinglofoliaj arbaroj)

En aliaj lingvoj

    • La angla: taiga, boreal forest
    • La belorusa: тайга
    • La ĉeĥa: tajga
    • La franca: taïga
    • La germana: Taiga
    • La hungara: tajga
    • La kataluna: taigà
    • La nederlanda: taiga
    • La persa: تایگا
    • La pola: tajga
    • La portugala: taiga
    • La rusa: тайга
    • La slovaka: tajga