Vorto: tago
-
La hela parto de diurno, la tempospaco dum kiu la suno, de sia leviĝo ĝis sia subiro, prilumas la koncernan parton de la tero.
mi veturis du tagojn kaj unu nokton
en la tago ni vidas la helan sunon
du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon
Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto
eĉ por plej terura tago venas vespero
en krepusko, en vespero de tago, kiam fariĝis nokto kaj mallumo
-
Diurno, tagnokto, terturno.
antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon
tago tagon sekvas, sed ne similas
plimultiĝos viaj tagoj
la sep tagoj de semajno
plenumita antaŭ kelkaj tagoj
la komuna vizo validas 60 tagojn
-
Kalendara tempopunkto, dato.
tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda
en tago de mizero
jam estas difinita la tago de edziniĝo kun la barono
preparata por la tago de milito
En aliaj lingvoj
- Ido: jorno
- La angla: day
- La belorusa: дзень
- La bulgara: ден
- La ĉeĥa: den
- La ĉina: 天 [tiān], 日 [rì]
- La franca: jour
- La germana: Tag
- La hebrea: יום
- La hispana: día
- La hungara: nap
- La indonezia: siang
- La kurda: roj
- La nederlanda: dag
- La pola: dzień
- La portugala: dia
- La rumana: zi(uă)
- La rusa: день
- La slovaka: deň
- La sveda: dag
- La turka: gün
- Volapuko: del
- Ido: dio
- La hebrea: יממה
- La pola: doba
- La indonezia: hari