Vorto: taga

  1. Okazanta aŭ farata dum la taglumo.

    • opinias entagan diboĉon plezuro

    • ŝtopis la truon, tra kiu penetris la taga lumo

    • li povis ekvidi la tagan lumon

    • kiam oni rigardas ĝin ĉe la taga lumo, tio estas nur ŝtonoj kaj velkintaj folioj

  2. (en kunmetaĵoj) De certa daŭro aŭ en certa tago.

    • tritaga irado

    • tritaga pluvo

    • duontaga plugado

    • la naskotaga festo

    • festotaga laboro estas sen valoro

En aliaj lingvoj

    • La angla: daytime
    • La belorusa: дзённы
    • La ĉeĥa: denní
    • La franca: diurne
    • La germana: am Tag, -tägig
    • La hispana: diurno
    • La hungara: nappali
    • La indonezia: harian
    • La nederlanda: dag-
    • La pola: dzienny
    • La rusa: дневной
    • La slovaka: denný
    • La turka: gündüz