Vorto: tabuo
-
Absoluta kaj nekritikebla malpermeso tuŝi aŭ fari iun aferon.
la malpermeso de incesto estas unu el la plej malnovaj tabuoj
en praaj religioj la nomo de la etna dio estis tabuo
ili havas neniujn malbelegajn dietojn, tabuojn aŭ sorĉojn por malagrabligi kaj limigi iliajn vivojn
la pritrakto de seksaj aŭ erotikaj temoj ne kongruas kun la tiutempaj regantaj tabuoj
ĉefe bremsas liberan esprimon cenzuro, regado fare de religiistoj, tabuoj
li malkovris, ke islamaj universitatanoj estas instruataj science, sed konservas tabuon pri religiaj temoj
Rimarko: Speciala trajto de «tabuo» kontraste al pli ĝenerala «malpermeso» estas ĝia eksterracia kaj absoluta karaktero.
En aliaj lingvoj
- La angla: taboo
- La belorusa: табу
- La ĉeĥa: nedotknutelný, posvátný, tabu
- La franca: tabou (subst.)
- La germana: Tabu
- La hispana: tabú
- La hungara: tabu
- La kataluna: tabú
- La nederlanda: taboe
- La pola: tabu
- La portugala: tabu
- La rusa: табу
- La slovaka: nedotknuteľný, posvätný, tabu
- La sveda: tabu