Vorto: tabulo

  1. Plata, ne tre dika, peco el ligno aŭ el alia malmola materialo.

    • tiu homo sidis sur la tero, kun la manoj kaj piedoj en kvar truoj de kvadrata tabulo, anstataŭanta katenojn

    • ŝi kaptis tiun solan kaj laŭ ŝia opinio lastan tabulon de savo

    • sur la ponto nun staras memortabulo omaĝe al inĝeniero Jauković

    • a. Longa plata lignopeco, uzata por konstruado.

      • faru starantajn tabulojn por la tabernaklo el akacia ligno, dek ulnoj estu la longo de ĉiu tabulo, kaj unu ulno kaj duono la larĝo de ĉiu tabulo

      • li kovris la domon per traboj kaj tabuloj el cedroj

      • li konstruis la murojn de la domo interne el cedraj tabuloj kaj li kovris la plankon de la domo per cipresaj tabuloj

      • eknaĝis inter la traboj kaj tabuloj

      • inter la arboj sur ŝnuroj pendas longa tabulo, tio estas balancilo

      • la masto rompiĝis, unu ondego trabatis tabulon, la pumpiloj estis senefikaj

      • raboti tabulojn por la ĉerkoj

      • metado de tabuloj trans rivereto

      • tableto el du dikaj, fendiĝintaj tabuloj

      • ili marteladis per la tranĉilo aŭ per osto sur la tabulo de la tablo, tiel ke regis terura bruo

      • sonis ne nur la kordoj de la violono, sed ankaŭ la ponteto, eĉ la ŝraŭboj kaj la resontabulo

      • la modeloj de la tabultegaĵo kaj fenestroj malkaŝas la konstrutempon

    • b. Plato el diversa materialo, uzata en mastrumado kiel submetaĵo; breto.

      • por havi bonan odoron, oni metas sur ardantan feran tabulon

      • gladotabulo

      • ili troviĝis apud la kuŝtabulo de la krimuloj, kie ili en longa vico dormis flankon ĉe flanko

    • c. Skribtabulo.

      • la ĉefpastro-astrologo montris al li oran tabulon, sur kiu estis gravurita karto de la ĉielo

      • skribi per kreto sur la nigra tabulo

      • oni povas promenante apud ĝi trovi sur tabuloj la kialojn de la kanalo: provizi la ebenaĵon per akvo

      • la skribtabuloj de Paskinsulo

      • tabulkomputilo

    • ĉ. Ŝildo.

      • ne ŝirmos la limojn arĝentaj tabuloj, kovritaj per traktatoj, se post ili ne stariĝos lancoj kaj glavoj

      • anonctabulo

      • homriveroj pasadis sur la stratoj de ambaŭ urboj, tenante supre abundon da afiŝtabuloj kun bunta enhavo: «Rezistu militon”, «Homoj pli ol mono”

    • d. Ludtabulo.

      • ŝaka tabulo

      • dam-tabulo

En aliaj lingvoj

    • La angla: plank
    • La belorusa: дошка, планка
    • La bulgara: дъска
    • La ĉeĥa: deska, prkno, tabule
    • La franca: panneau, planche
    • La germana: Tafel, Brett, Schindel (flache)
    • La hispana: tabla
    • La hungara: deszka, tábla
    • La indonezia: papan
    • La kataluna: taula, tauler, post
    • La nederlanda: plank, bord
    • La pola: deska
    • La portugala: tábua, tabuleiro, quadro, prancha
    • La rusa: доска, планка
    • La slovaka: malá tabuľa, vosková tabuľa (na písanie) (hist.)
    • La sveda: bräda, skiva, tavla