Vorto: tabelo
-
En la antikva tempo, tabuleto por surskribi.
la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn ŝtonajn, skribitajn per la fingro de Dio
skribu tion al ili sur tabelo kaj desegnu tion en libro, por ke tio restu por la tempo estonta
ordonis noti ĉiujn observojn en specialaj tabeloj, kiujn oni ĉiumonate sendis al la pastroj
ili skribadis sur oraj tabeloj per diamantaj grifeloj
la Leĝo de la 12 Tabeloj
-
Metoda aranĝo de nomoj, nombroj aŭ signoj, hierarkia aŭ laŭ kolumnoj kaj linioj, faciliganta supervidon kaj retrovon de ĉiu ero.
tabelo de manĝaĵoj
tabelo de logaritmoj
statistikaj tabeloj
aritmetikaj tabeloj
Marta rigardis la tajlorajn tabelojn, kiuj estis desegnekovritaj de nigraj linioj, punktoj, serpentaĵoj, kiuj havante la formon de la plej diversaj geometriaj figuraĵoj, prezentis por nekompetenta okulo ĥaoson tute nesolveblan
ili devas porti en la poŝo tabeleton de multobligado
li memoris nenion krom la tabelo de multobligo
oni ricevas vicon da grandegaj gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni
-
Malsimpla datumo kies komponantoj (kutime samtipaj) estas atingeblaj per unu aŭ pluraj indicoj (plej ofte, entjeraj numeroj).
unudimensian tabelon oni nomas vektoro
per dudimensia tabelo oni povas prezenti matricon
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: přehled, seznam, soupis, tabela, tabulka, výkaz, znázornění
- La franca: tableau
- La germana: Tafel, Tabelle
- La hispana: tabla, panel, lista
- La kataluna: taula, llista
- La pola: tabela
- La slovaka: matica, pole, usporiadanie, zoskupenie
- La angla: table
- La belorusa: табліца
- La hungara: táblázat, tabella
- La nederlanda: tafel, tabel, lijst
- La portugala: tabela
- La rusa: таблица
- La sveda: tabell
- La angla: array
- La belorusa: масіў
- La germana: Feld
- La hungara: tömb (array)
- La rusa: массив
- La sveda: fält