Vorto: taŭgi

  1. (netransitiva) Esti laŭcela, uzebla por io.

    • ne ĉiuj fruktoj taŭgas por manĝado

    • la rozoj taŭgas nur por rigardi kaj flari ilin

    • kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro

    • tiu artikolo ne taŭgos por nia gazeto

    • neniom taŭgi

    • la zono tute putriĝis kaj jam por nenio taŭgas

    • la sperto pruvis, ke Esperanto tute taŭgas praktike

  2. (netransitiva) Esti kapabla por io.

    • li taŭgas nek por studo nek por ludo

    • li ne taŭgas por negoco

    • Rimarko: Taŭgeco estas ideo pli vasta ol konveneco. Konveni insistas pri ĝusta adaptiĝo de io al ĝia speciala uzo, taŭgi rilatas al ĉiuj ĝiaj uzoj: tetaso konvenas nur por trinki teon, sed ĝi taŭgas ankaŭ kiel ĉerpilo, mezurilo. Servi kaj utili montras prefere la bezonon, kiun oni havas pri io aŭ la profiton, kiun io donas. Io, kio servas por ia celo, plej ofte taŭgu por ĝi, sed ne ĉiam: glacipeco povas servi kiel lenso al ludanta infano, sed ne taŭgas por tia uzo: kio servas por ĉio, taŭgas por nenio.

En aliaj lingvoj

    • La angla: suitable
    • La belorusa: гадзіцца, быць прыгодным, быць прыдатным, быць здатным
    • La ĉeĥa: hodit se, být způsobilý
    • La franca: aller (convenir), convenir
    • La germana: taugen, geeignet sein
    • La hispana: ser adecuado, servir (ser útil para)
    • La nederlanda: deugen, geschikt zijn, voldoen
    • La pola: nadawać się, przydawać się, być zdatnym, być użytecznym
    • La rusa: годиться, быть пригодным