Vorto: taŝo
-
Ujo destinita por kunportado de negrandaj objektoj, kutime kun fermilo kaj unu aŭ pluraj teniloj (aŭ kroĉiloj, rimenoj aŭ alispecaj fiksiloj ĉe la zono kaj tiel plu).
teko, tornistro, mansako, monujo estas specoj de la ĝenerala nocio taŝo
plaĝa taŝo (kian oni kunportas sur plaĝon)
lernejana taŝo
ho ve, mia taŝo perdis sian elegantan formon kaj nun pendas kiel sako!
En aliaj lingvoj
- La angla: bag
- La bulgara: чанта
- La ĉeĥa: taška, kabela
- La franca: sac, poche
- La germana: Tasche
- La hispana: riñonera, faltriquera
- La pola: torba
- La rusa: сума, сумка
- La turka: çanta, zembil