Vorto: sveni
-
(netransitiva) Perdi dum kelkaj momentoj la konscion kaj sinmovon.
ĉiu barelo malbonodoras tiel, ke la homoj svenas de tiu odoro
la timo simile al malseka mano kuŝiĝis sur ŝia koro, tiel ke ŝi preskaŭ svenis
li falis sveninta sur la plankon
malsato kaj soifo turmentis la knabon, li estis malsana kaj preskaŭ sveninta
homoj kaj bestoj sveniĝadis de la varmego
ŝi svenas, ĉar ŝi vidas sangon
vi en miaj brakoj svenis
la koro svenas, la genuoj tremas
li falas svene
En aliaj lingvoj
- La angla: faint
- La belorusa: зьнепрытомнець, самлець, страціць прытомнасьць
- La bulgara: губя съзнание, припадам
- La ĉeĥa: omdlít
- La franca: s'évanouir, perdre connaissance
- La germana: ohnmächtig werden, in Ohnmacht fallen, bewusstlos werden
- La hispana: desvanecerse, perder el conocimiento, desmayarse
- La hungara: elájul
- La itala: svenire, perdere i sensi, perdere conoscienza
- La nederlanda: bezwijmen, flauwvallen
- La rusa: потерять сознание, упасть в обморок
- La slovaka: omdlieť, upadnúť do mdlôb, zamdlieť
- La sveda: svimma