Vorto: suspekti
-
(transitiva) Supozi, diveni, sen certa pruvo, ke iu estas kulpa aŭ malbonintenca.
la princo ne senbaze suspektis, ke oni volis lin trompi
dum la interparolado li forgesis la averton, sidiĝis sur la randon, ne suspektante perfidon
kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu
-
(transitiva) Supozi, opinii ion sen certa pruvo.
suspektis, ke mi estas ĉi tie
ili eĉ ne suspektas, ke mi povas...i
mi venos neatendite, kiam li tion plej malmulte suspektos
neniu el ili sciis ion pri Anneto, neniu eĉ suspektis, kian gravan rolon ŝi iam ludis ĉi tie
sen tiuj pomarboj oni neniam povus suspekti, ke tio estas ĝardeno
la rozoj ne suspektis, ke ili estas belegaj
En aliaj lingvoj
- La angla: suspect
- La ĉeĥa: podezírat, podezřívat
- La franca: soupçonner, suspecter
- La germana: verdächtigen, in Verdacht haben
- La hungara: gyanúsít, meggyanúsít
- La itala: sospettare
- La nederlanda: verdenken
- La portugala: suspeitar, andar desconfiado, desconfiar de
- La rusa: подозревать
- La slovaka: podozrievať
- La germana: argwöhnen, befürchten, vermuten
- La hungara: gyanít
- La nederlanda: verwachten, veronderstellen