Vorto: surtuto
-
En la eŭropa modo, kaftano kun la baskoj atingantaj genuojn (iam iom pli longa, iam malpli), kun kolumo, iom malstrikta ĉe la talio, kun butonoj.
la ruĝaj surtutoj de la doganistoj
brilas sur lia kapo la ĉapelo, brilas sur la manoj la gantoj kun duobla kunkudro, brilas sur la brusto ora ĉeneto kaj balanciĝas gracie sur la malluma fono de la surtuto
en la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon
multo da gastoj en nigraj surtutoj kaj frakoj aliras antaŭe al la mano de Anna Andrejevna
ŝi kaptis sian surtuton, sukcesis surmeti kaj butonumi ĝin, kaj kuris nudpiede tra la koridoro Ŝi ŝanceliĝe revenis al sia litĉambro, demetis la surtuton kaj provis denove surmeti sian piĵamopantalonon
En aliaj lingvoj
- La angla: overcoat
- La ĉeĥa: svrchník (kabát)
- La franca: pardessus
- La hispana: abrigo, sobretodo, gabán, chaquetón
- La hungara: kabát, köntös
- La nederlanda: overjas
- La rusa: сюртук
- La slovaka: plášť, prevlečník, zvrchník