Vorto: suro
-
Muskola elstaro, kiu formas la malantaŭan parton de la kruro.
folioj kovris la vojeton, marŝi tie ofte similas vadi en multekolora rivereto ĝis la suro
la kruro, ŝvelinte, ruĝete brilis, la piedo, kuniĝinte kun la suro, perdis sian formon
Rimarko: Ne konfuzu kun surao.
En aliaj lingvoj
- La angla: calf
- La belorusa: лытка
- La ĉeĥa: lýtko
- La franca: mollet
- La germana: Wade, Sura
- La hispana: pantorrilla
- La hungara: lábikra, vádli
- La indonezia: betis
- La itala: gastrocnemio, gemelli (muscolo)
- La kataluna: panxell
- La nederlanda: kuit (v.been)
- La pola: łydka
- La rusa: икра (ноги)
- La slovaka: lýtko (mäso)