Vorto: surda
-
Ne havanta aŭ tre malfortan aŭdsenson.
ĉu vi estas surda aŭ muta?
blinda kaj surda li sidas tie en la jaroj de sia maljuneco
oni kondukis al li viron surdan kaj apenaŭ parolkapablan
surda-muta
-
(figure) Ne volanta aŭdi pro senkompato, kolero, ĝentileco kaj tiel plu; obstine senceda.
resti surda por ia peto
plej nekuraceble surda estus tiu, kiu ne volas aŭdi
la plej granda parto de l' amaso restos surda por viaj vortoj, ĉar ĝi timos, ke vi postulas de ĝi ian oferon
mi skribas pri la vero , sed por tiaj aferoj ĉiu orelo estas surda
senviva surda nokto, surda neceseco
kion vidas mia okulo, pri tio mi silentas, ĉar mi scias, ke oni estas surda por tiuj, kiuj uzas multe da vortoj
virino bonorda estas muta kaj surda
-
(figure) Sonanta kvazaŭ la aŭdanto havus malbonan aŭdkapablon; malsonora kaj malpreciza, obtuza.
taĉmento da soldatoj salutis la sinjoron per surda bruo de tamburoj
al miaj ĝemoj nur per surdaj tonoj respondas la ondegoj de la maro
vekiĝis en li surda malamo al la potencaj Azianoj
sufiĉe jam, interrompis surde la kronprinco
surda voĉo
En aliaj lingvoj
- La angla: deaf
- La belorusa: глухі
- La bulgara: глух, полуглух
- La ĉeĥa: hluchý, přen. nevnímající
- La franca: sourd (adj.)
- La germana: schwerhörig, taub
- La hispana: sordo
- La hungara: tompa, fojtott
- La indonezia: tuli, tunarungu
- La itala: sordo (agg.)
- La kataluna: sord
- La nederlanda: doof, hardhorig
- La pola: głuchy, niesłyszący
- La rusa: глухой
- La slovaka: hluchý
- La sveda: döv
- La bulgara: неотзивчив
- La germana: taub
- La hungara: süket
- La pola: głuchy
- La sveda: döv
- La germana: dumpf
- La pola: głuchy