Vorto: sur

  1. Prepozicio; uzate kun nominativo indikas fizikan aŭ metaforan pozicion, karakterizatan per kontakto de ekstere, kaj precipe de supre; pli speciale.

    • a. (Kun nominativo:) Prepozicio indikanta pozicion de aĵo aŭ ulo rilate al iu alia (kiun la prepozicio enkondukas), kiu estas pli malalte kaj ĝin tuŝas.

      • sur la tero kuŝas ŝtono

      • sidi sur seĝo, sur altaĵo

      • ripozi sur kuŝejo

      • teni la piedojn sur benketo

      • meti la botelojn prete sur la tablo

      • sur ĉevalo de najbaro la ŝarĝo ne pezas

      • bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado estas plumingo

      • havi sur si ĉifonaĵojn

      • eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto

      • la pordo turniĝas sur sia hoko

      • sur la sojlo

      • vi estas la plej feliĉa homo sur la tero

      • pakaĵo mia estas sur la ŝipo

      • la pastro bruligu tion sur la altaro

      • spikoj rostitaj sur fajro

      • sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento

      • kiu estis sur la fundo de tiu koro?

      • mizero sur mizero

    • b. (Kun nominativo:) Prepozicio indikanta surfacon (supran aŭ alian) de objekto, realan aŭ ŝajnan, kiu estas loko kie io aperas, videblas aŭ okazas.

      • sur la ĉielo staras la bela suno

      • la suno hele lumis sur la serena ĉielo

      • sur la horizonto

      • sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton

      • ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto

      • pentraĵo pendas sur muro

      • sur salikoj ni pendigis niajn harpojn

      • skribi sur papero

      • floroj broditaj sur glata fono

    • c. (Kun nominativo:) Prepozicio indikanta supraĵon de loko nefermita, senkonstrua aŭ senkovra, kie okazas la priparolata ago.

      • pasi sur la placo

      • sur tiuj herboriĉaj kampoj paŝtas sin brutaroj

      • sur la korto staras koko

      • Knut staris sur la bazaro kun la tornistro sur la dorso

      • promenante sur la strato mi falis

      • sur la bordo de la maro staris amaso da homoj

      • ili loĝas, vojaĝas sur la kamparo

      • mi ĉesigos en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jeruzalem la sonojn de ĝojo

      • mi loĝas sur la strato X

      • mi irigos vin sur rekta vojstreko

      • tiuj provoj estis fonditaj sur naiva espero

    • ĉ. (Kun nominativo:) Prepozicio, indikanta lokon de io ĝenerale.

      • sur la dekstra flanko

      • sur la flanko de sunleviĝo

      • li tie falis kaj mortis sur la sama loko

      • se mi estus sur ŝia loko, mi ne farus tion

      • li havas la kapon sur ĝusta loko

      • sur ĉiu loko estas la okuloj de Dio

      • sur ĉiu paŝo ni renkontis barojn

      • la vorto estis preta sur miaj lipoj

      • bonkora instruo estas sur ŝia lango

    • d. (Kun nominativo:) Prepozicio, enkondukanta komplementon kiu indikas portanton, posedanton aŭ suferanton de efiko, influo aŭ eco.

      • beno estas sur lia kapo

      • Mia spirito estas sur vi

      • li portis sur si la pekon de multaj

  2. Prepozicio; uzate kun akuzativo, indikas direkton per finpozicio, t.e. fizikan aŭ metaforan supraĵon, kien io moviĝas, celas, strebas, efikas.

    • a. (Kun akuzativo:) Indikas lokon, sur kiu situas la celo aŭ finpozicio de la movo.

      • ŝi ĵetis en la koton la panon por paŝi sur ĝin kaj transiri kun sekaj piedoj

      • aliaj funebrantaj gastoj prenis ilin sur sian veturilon

      • malsupreniri sur la korton

      • tra la fenestro la vaporo iras sur la korton

      • senviva li falis sur la teron

      • meti sin sur la genuojn

      • ŝia kapo tiel flamis kaj la brusto tiel doloris, ke ŝi falis sur seĝon, ĉirkaŭprenis per la manplatoj la frunton kaj diris al si: mi ne povas!

      • li rigardis la pepantajn birdojn, kiuj vigle saltadis de branĉo sur branĉon

    • b. (Kun akuzativo:) Indikas tion, sur kion efikas, celas, trafas la ago.

      • al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu

      • trafis falĉilo sur ŝtonon

      • brogita eĉ sur akvon blovas

      • li rigardis sur mian vizaĝon

      • direkti sian rigardon sur iun

      • la forĝisto blovas fajron sur karboj

      • mi metos sur min zibelan pelton

      • verŝi akvon sur florojn

      • li rigardas malsupren sur la kampon

      • rigardi sur la maron kaj sur la multajn ŝipojn

      • ili sin ĵetis kvinope sur min

      • ĵeti sin sur la kolon de iu

      • la malamiko etendis siajn manojn sur ĉiujn ŝiajn grandvaloraĵojn

      • Inger metis sur sin sian plej bonan veston kaj siajn novajn ŝuojn

    • c. (Kun akuzativo:) Prepozicio indikanta movon kies celo estas loko nefermita, senkonstrua aŭ senkovra (komparu sur).

      • fine li tamen rimarkis nefermitan pordeton kaj venis tra ĝi sur nian Novan Bazaron

      • bela dometo kun ses frontaj fenestroj, elirantaj sur rondoforman herbotapiŝe kovritan korton

    • ĉ. (Kun akuzativo:) Prepozicio, enkondukanta komplementon kiu indikas ricevanton, trafaton, akceptanton de efiko, influo aŭ ago.

      • nenia homo per siaj privataj falsaj paŝoj povas havi ian influon sur ĝian sorton

      • honestaj homoj, kiuj prenis sur sin la malgrandan laboron efektive konatiĝi kun ĝi

      • sur vin falas la malbeno

      • mi prenus sur min la respondecon

      • ŝi prenis sur sin la formon de malriĉa virino

      • havi influon sur iun, sur ion (influi)

      • sur la danan tronon mi havas rajton

      • la reĝo ne metis atenton sur la raporton de la komisio

En aliaj lingvoj

    • La angla: on
    • La belorusa: на
    • La ĉeĥa: na
    • La franca: sur
    • La germana: auf
    • La hispana: sobre
    • La hungara: -on, -en, -ön
    • La indonezia: ke atas
    • La itala: su
    • La nederlanda: op
    • La rusa: на
    • La slovaka: na
    • La sveda: på
    • Tokipono: lon
    • Volapuko: su
    • La angla: onto
    • La hungara: -ra, -re
    • La kataluna: sobre [en, a]