Vorto: superrigardo

  1. Videblo, la eblo superrigardi iom da spaco.

    • nenio blokis mian superrigardon al la suba deklivo

  2. Kontrolo, la ago superrigardi.

    • la Ĝenerala Direktoro tenas superrigardon pri plenumo de la diversaj operacioj

  3. (figure) Verko (artikolo, raporto), en kiu oni resume kaj koncize prezentas la ĉefajn samspecajn fenomenojn aŭ okazintaĵojn en iu fako, la traktotan materialon de longa verko kaj tiel plu.

    • en februaro vi legos tradician superrigardon pri la Esperanta libroproduktado

En aliaj lingvoj

    • La hispana: revisión
    • La rusa: обзор
    • La hispana: vigilancia
    • La rusa: надзор
    • La angla: review, survey
    • La hispana: revisión
    • La rusa: обзор