Vorto: superrigardi

  1. (transitiva) Rigardi de pli alta loko la tutan amplekson de.

    • ni mano en mano supreniris la rondan turon kaj superrigardis Kopenhagon kaj la maron

    • ĉiumonata periodaĵo posedas alispecajn fortojn, ĝuste ĝia distanco, ĉu fizika, ĉu tempa, for de eventoj rapide evoluantaj, ebligas al ĝi superrigardi kaj, laŭeble, prikomenti

  2. (transitiva) (figure) Kontroladi la staton aŭ la funkciadon de.

    • la ĉefo estis arbaristo, sed li ankaŭ superrigardis la terkulturadon de la bieno ĉe Grandtorento

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: přehlédnout
    • La franca: prendre une vue d'ensemble
    • La germana: überschauen
    • La hispana: abarcar, coger una visión de conjunto
    • La rusa: оглядеть
    • La slovaka: prehliadnuť
    • La franca: surveiller
    • La germana: überwachen
    • La hispana: supervisar
    • La rusa: надзирать