Vorto: supera
-
Estanta super io, pro sia kvalito aŭ funkcio.
tiu ĉi ŝtofo estas supera ol, al tiu
sed mi min detenas, por ke neniu min opiniu supera ol tia, kia li vidas min
mi povus ami nur superan ol mi
supera oficiro, merito, inteligento, matematiko
malsupera situacio
la superaj, malsuperaj klasoj de la socio
la saĝeco havas superecon antaŭ (al, super) la malsaĝeco
En aliaj lingvoj
- La angla: superior
- La ĉeĥa: nadřízený, vrchní, vyšší
- La franca: supérieur (adj.)
- La hispana: superior (adj.)
- La hungara: felső, felettes, meghaladó, túlszárnyaló
- La nederlanda: superieur
- La rusa: высший, превосходящий
- La slovaka: nadriadený, vrchný, vyšší
- Tokipono: sewi