Vorto: super-

  1. Prezentanta fizikan plialtecon.

    • superelstari

    • superpendi

    • supersigno

    • la urbon superstaras monteto

    • Rimarko: En la vorto supervestoZ, la pref. signifas nur, ke tia vesto kovras la ceterajn vestojn kaj ne signigas ke ĝi ne tuŝas ilin.

  2. Prezentanta metaforan spiritan superecon.

    • superforti

    • Superhomo

    • superbrili (superi per sia brilo)

    • superkrii (krii pli laŭte ol)

    • supersaĝi (venki per sia inteligento)

    • superintendanto

    • superbela (belega, sublima)

    • supernatura

    • la sukceso superpasis la esperojn

    • superregi

    • superruzi

  3. Havanta troecon, eksceson, ekstrecon.

    • superabunda, superflua , superpaŝi

    • supergajno

    • supernombro

    • supertakso

    • supernutrado

    • superresto

    • supersaturi, superŝarĝo, supertago

    • la glaso superpleniĝis

  4. Montranta objekton, inkluzivantan alian samstrukturan objekton, aŭ iel pli vastan ol ĝi.

En aliaj lingvoj

    • La franca: super-, sur-
    • La hispana: super-, sobre-
    • La hungara: szuper-, csúcs-, túl-
    • La rusa: над-, сверх-, пере-, супер-
    • La angla: super-
    • La angla: over-
    • La rusa: над-