Vorto: super
- 
  
    Prepozicio montranta. 
- 
  
    Lokon pli altan ol la indikita per la dependa vorto. - la suno estas ankoraŭ super la horizonto 
- super la tero sin trovas aero 
- mi donis pluvon super iu urbo kaj ne alia 
- unu fenestreto, malfermiĝanta super la tegmento, donis ne sufiĉan lumon 
- tenante la manojn super la okuloj li rigardadis 
- saliko staras super la rivero 
- la termometro montras du gradojn super la nulo 
- niaj kapoj en la daŭro de tutaj horoj estis klinitaj super la laboro 
- Josef kisis siajn fratojn kaj ploris super ili 
- li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj 
- levu standardon super la popoloj 
- flugilojn viajn super mi etendu 
- lia okulo vagadis super la bela ĉirkaŭaĵo 
- la vespera ombro etendiĝas super la kamparo 
 - Rimarko: Pri uzo de super kun akuzativo, vidu al super, super...-n. 
 
- 
  
    Pozicion de io aŭ iu, kies forto, grado aŭ rango estas pli alta ol tiu de alia. - tio estas super ĉiuj homaj fortoj, super mia povo 
- kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj 
- ni devas meti nian komunan celon super ĉiuj forgesindaj disputoj 
- vi devas suprenlevi vin super tiuj malprofundaj babiloj 
- kiam insistis super li liaj servantoj, li obeis ilian voĉon 
- ne konvenas al sklavo regi super princoj 
- vi havas super mi senliman potencon 
- havi monopolon super la merkato 
- vi volas havi Davidon kiel reĝon super vi 
- super la trezoroj de la reĝo estis Azmavet 
- la generalo estas super la kolonelo 
- kampulo volas leviĝi super sian staton 
 
- 
  
    Staton de iu, kies atento direktiĝas al ia laboro. - la trompantoj laboradis super la malplenaj teksiloj 
- li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto 
- ŝi sidis super peco da tolo, kiun ŝi kudris diligente 
- kiam ajn oni venas, li ĉiam sidas super laboro 
- li laboris energie super la projekto de lingvo internacia 
- laboru ankaŭ iom super la muziko 
- laborante super mi mem mi kompletigus miajn sciojn 
- mediti super io 
 
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: super, supr
- La franca: au-dessus de
- La hispana: arriba
- La hungara: felett, fölött
- La slovaka: super
 
- La angla: above, over
- La germana: über
- La hispana: sobre (sin contacto)
- La malaja: atas
- La nederlanda: boven
- La rusa: над
 
- La germana: über
- La hispana: por encima de (en rango, grado...)
- La nederlanda: boven
- La rusa: над, сверх
 
- La germana: über
- La rusa: над
 
