Vorto: sundo
-
Markolo.
necesas navigi preter larĝa sundo kun tre, tre maltrankvila tajdado
la pramŝipo Christine transpasas la mallarĝan sundon inter la insuloj de Lolland kaj Fejø 20 fojojn ĉiutage
la Sundoponto estas 16 kilometrojn longa ligo, parte sur ponto, parte en tunelo, por voja kaj fervoja trafiko
Rimarko: La PIVoj skribas la vorton kun granda litero kaj rezervas ĝin al difinitaj geografiaj lokoj.
En aliaj lingvoj
- La germana: Sund