Vorto: sulko
-
Longforma rekta fosaĵo farita per plugilo en la tero.
plugis plugistoj, faris siajn sulkojn longaj
la plugisto plugas por semado, sulkaranĝas kaj erpas sian kampon
herbo sur la sulkoj de la kampo
-
Longforma rekta kavaĵo aŭ kavaĵeto.
ĉiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj vi povas manĝi
avineto estas tre maljuna, ŝi havas tre multe da sulkoj sur la vizaĝo kaj tute blankajn harojn
la malgranda birdo trovis tie aŭ alie en la glitveturilaj tersulkoj ian grajneton
li sidas kun griza kapo, kurbigita, gratante per la ungoj sulkojn en la ŝtona tablo
ĉe pli detala rigardado, la dezerto ŝajnus malpli unutona, ĝia sablo formas vicon de sulkoj, kiuj similas grandegajn akvajn ondojn
sulkoplena frunto
En aliaj lingvoj
- La angla: furrow
- La bulgara: бразда
- La ĉeĥa: brázda, rýha, stružka
- La franca: ride, sillon
- La germana: Furche, ,
- La hispana: surco
- La hungara: barázda
- La itala: solco
- La nederlanda: voor (in grond)
- La rusa: борозда
- La slovaka: brázda, vráska
- La angla: wrinkle, groove
- La bulgara: бръчка
- La germana: Falte, Runzel, Rinne, Rille
- La hungara: ránc
- La nederlanda: rimpel
- La rusa: морщина, складка