Vorto: suko
-
Organika nutra fluaĵo.
suko de viando
dolĉa suko aŭ miel-akvo, ĉerpita el la koro de la tiel nomata «milda agavo»
la tajloro prenis la fromaĝon el la poŝo kaj premis tiel, ke la suko elfluis
en ĉiu herba trunketo estis suko kaj forto
ŝi frotis Elizon per suko de juglando, tiel ke ŝi fariĝis tute mallume bruna
-
Fluaĵo premita el fruktoj aŭ legmoj kaj uzata en kuirado, precipe kiel trinkaĵo.
citronsuko
ĝemu vi, ĉiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de via buŝo
de pli da suko ne malboniĝas la kuko
mosto estas suko, elpremita el ankoraŭ nefermentintaj vinberoj
-
(figure) Kerna esenco, plejgravaĵo, plej grava parto.
tiu libreto enhavus la sukon de la doktrino
En aliaj lingvoj
- La angla: juice
- La belorusa: сок
- La bulgara: сок
- La ĉeĥa: šťáva
- La ĉina: 汁
- La franca: jus, suc
- La germana: Saft
- La hispana: zumo, jugo
- La hungara: lé, nedv
- La indonezia: jus
- La kataluna: suc
- La nederlanda: sap
- La rumana: suc
- La rusa: сок
- La slovaka: džús, šťava
- La sveda: saft
- Tokipono: telo
- La germana: Wesen, Essenz
- La hispana: jugo
- La hungara: lényeg, esszencia, veleje
- La indonezia: esensi, intisari
- La nederlanda: essentie, wezen (essentie)
- La sveda: essens