Vorto: sukceno

  1. Malmola flava diafana fosilia rezino, el kiu oni faras diversajn objektojn, ekzemple ornamaĵojn aŭ enbuŝaĵojn de pipoj.

    • sukceno facile ŝargiĝas pro frotado per taŭga materialo

    • flavaj kiel sukceno rondaj kiel ovoj de birdoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: amber, succinite
    • La belorusa: бурштын
    • La bulgara: кехлибар, янтар
    • La ĉeĥa: jantar, sukcinit
    • La franca: ambre (jaune)
    • La germana: Bernstein, gelber Amber
    • La hispana: ámbar, succino
    • La hungara: borostyánkő
    • La kataluna: ambre
    • La nederlanda: barnsteen
    • La persa: کهربا
    • La rusa: янтарь
    • La slovaka: jantár