Vorto: sugesti
-
Indiki.
a. Esprimi opinion; indiki, diri, sciigi.
humile mi sugestas, ke sintezo de ambaŭ opinioj estas eĉ pli «natura»!
Ivan Guzmán de Rojas, bolivia komputilisto, sugestis, ke la ajmara estas ne nur tre antikva, sed plie, ke ĝi aspektas kiel «artefarita» lingvo, intence planita
jam en 1992 la naskiĝinta politika opozicio en Ruando klare sugestis la komplicecon de la familio de la prezidanto
alia motivo aparte evidenta en tiu ĉi frua verko, kiel mi jam sugestis, estas la ŝekspira interesiĝo pri rakontado
b. Indiki, supozigi.
ŝi kaptis la okazon repudri mallongan nazon, kies koloro ne sugestu anemion
Zalmuna demandis per voĉtono, sugestanta samtempe plendemon, petolemon kaj malestimon
nesuperebla estas la deziro pridemandi la aŭtoron, kiom el la verko havas bazon kaj kiom estas delira fantazio, kiel la lastaj paĝoj almenaŭ parte sugestas
-
Aludi.
mi kuraĝis ĉi tion sugesti, tiel malkaŝe, kiom permesis la ĝentileco
la aŭtoro mem deklaras, ke kelkfoje li klarigis la signifon «pli sugestante ol difinante»
-
Pensigi.
en lando, kie oni konas la salikon, kiun en Britio ni nomas «kaĉjo-saliko», la etaj amentoj iom sugestas grizajn katidojn, kaj iam oni kredis, ke al ili formiĝas magiaj katoj
-
Direkti ien ies pensojn, pensigi, suflori.
kaj, kiam la infano iom hezitis, li sugestis: Ĉu vi ankaŭ amas Nuptan?
observado de birda flugo sugestis la ideon pri flugaparato
-
Proponi, konsili.
«Depafu lin», Vilĉjo sugestis, «kaj kvitigu senplue la aferon»
sed unu planon post alia, kiun ŝia vigla cerbo sugestis, ĉi devis forĵeti kiel netaŭgan
mi cerbumis ĝis duonfrenezeco, sed mi ne povis elpensi ian alian elfareblan planon, ol tiun, kiun mi sugestis
li sugestas, ke, ĉar la malvarma milito estas malantaŭ ni, ni nun agu por konverti UN en tian mondan federacion
redaktoroj de «Le Monde Diplomatique» sugestis iun «internacian observejon de la amaskomunikiloj»
-
sugestii
En aliaj lingvoj
- La angla: suggest
- La bulgara: внушавам
- La franca: inspirer (suggérer), laisser entendre, suggérer
- La germana: suggerieren, einreden, vorschlagen
- La hispana: sugerir
- La hungara: sugall, sugalmaz, javasol, ajánl, indítványoz, tanácsol, emlékeztet, sejtet
- La kataluna: suggerir
- La nederlanda: voorstellen, opperen, een wenk geven, suggereren
- La okcitana: prepausar, suggerir
- La pola: sugerować, podsuwać (myśl, pomysł)
- La portugala: sugerir
- La rusa: указать
- La pola: sugerować, napomykać
- La rusa: указать, намекнуть
- La pola: podsuwać (myśl, pomysł), poddawać (myśl, pomysł)
- La rusa: навести на мысль, напомнить
- La pola: przywodzić na myśl
- La rusa: заронить мысль, навести на мысль, внушить, подсказать, инспирировать
- La pola: sugerować, podsuwać (myśl, pomysł)
- La rusa: советовать, предложить