Vorto: sufikso
-
Vortero uzata kutime metante ĝin post aliaj vorteroj por formi kunmetitan vorton.
per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj)
-aĉ, -ad, -aĵ, -an, -ar, -ĉj, -ebl, -ec, -eg, -ej, -em, -end, -er, -estr, -et, -id, -ig, -iĝ, -il, -in, -ind, -ing, -ism, -ist, -nj, -obl, -on, -op, -uj, -ul, -um estas oficiale konsiderataj Esperantaj sufiksoj
-at, -it, -ot, -ant, -int, -ont estas participaj sufiksoj
forlasi iun sufikson, por ricevi vorton pli mallongan, ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco de la sufikso estas iom duba
la sufikso «in» signifas la virinan sekson («patro» père – «patrino» mère)
la sufikso «il» signifas ilon («tranĉi» trancher – «tranĉilo» couteau)
ĝi ne metas senpripense la sufikson «in» post iu ajn radiko
Rimarko: La plej multaj e-aj sufiksoj estas uzataj ankaŭ kiel ordinaraj radikoj kaj kondutas en kunmetado same kiel ordinaraj radikoj. Tial oni nomas ilin ankaŭ sufiksoidoj, esceptante nur la verajn sufiksojn -aĉ, -ĉj, -eg, -et, -in, -nj kaj -um. La koncepto de e-a sufikso do ne egalas al la lingvoscienca koncepto, sed la e-aj sufiksoj transprenas ordinare la rolon de sufiksoj de la naciaj lingvoj: «Loch» truo – «Loch'er» tru'ilo.
Rimarko: La aserton ke la esperanta sufiksado estas simpla vortkunmeto mi opinias propaganda mito. Iuj sufiksoj efektive tiel kondutas (piedingo = ingo por piedo), sed la aserto ke «patrino» estas egala al «patrovirino», aŭ ke «patrujo» estas «patroujo», apenaŭ bezonas refuton.
-
Afikso, kiu metite post aliaj vorteroj ŝanĝas ties sencon; postafikso.
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: prodloužení, přípona souboru, rozšíření
- La germana: Nachsilbe, Morphem
- La slovaka: prípona súboru, rozšírenia
- La angla: suffix
- La belorusa: суфікс
- La bulgara: суфикс, наставка
- La ĉeĥa: přípona
- La franca: suffixe
- La germana: Suffix
- La hispana: sufijo
- La hungara: utóképző, szuffixum
- La itala: suffisso
- La nederlanda: achtervoegsel, suffix
- La persa: پسوند
- La rusa: суффикс