Vorto: sufero
-
Sento, damaĝo de tiu, kiu suferas.
elporti tiom da feliĉoj kaj tiom da suferoj mi ne povas
mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron
suferego lin atakis, doloro kiel ĉe naskantino
transiro de suferoj al ĝojo
longa konsidero savas de sufero
ilia animo konsumiĝas de sufero
sufero kaj mizero min trafis
la suferoj de vaga vivo, malriĉegeco
la suferoj de soleco
kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj
la infano ekkomprenis lian grandan korsuferon
respektis la silentan suferon de la malriĉa virino
la juneco kaj sano daŭris ne longe, baldaŭ venis malsanoj kaj suferoj, kiuj turmentis lin tage kaj malhelpis lin dormi nokte
En aliaj lingvoj
- La franca: souffrance
- La germana: Leid, Qual
- La kataluna: patiment, angoixa, malestar, dolença