Vorto: suferi
-
Senti doloron korpan aŭ mensan.
la popolo tie suferis pro manko de akvo
suferi malsaton
suferi de la suno
ŝi suferis de la frosto
li dum longa tempo suferis en malliberejo kaj malvarmo
mia knabo kuŝas paralizulo en la domo, kaj terure suferas
kapo pekas, piedoj suferas
suferilo
suferplena ĝemo
-
Sperti malfeliĉaĵon, malagrablaĵon, malprofiton.
ni suferis sufiĉe da malestimo
ili estis juĝitaj indaj suferi malhonoron
longa vico da suferitaj humiliĝoj
vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj
li multe suferis pro siaj opinioj
multe ni devis suferi de tiu malvasta pseŭdopatriotismo
a. Esti en malbona stato pro nenormala manko de bezonaĵo.
junuloj ofte tro suferas je absoluta manko de singardo
la krimromanoj laŭ li suferas pro similaj mankoj kiel aliaj Esperantaj verkoj: mallerta tekniko de literatura kreado, stranga lingvaĵo
ni estas nur homoj kaj suferas pro homaj difektoj
b. Difektiĝi, malprosperi.
nia negoco tre suferas de tia situacio
suferi pro, sub krizo
la internaciaj interrilatoj tre suferas pro la multeco de lingvoj
la reputacio de la nomitaj landoj nun grave suferis
pro la dioksina skandalo en majo 1999 la belga terkultura industrio forte suferis
en julio erupciis Oyama, sur la insulo Miyake, kaj damaĝis rikoltojn, same suferis turismo
la papeco de Romo suferis gravan krizon depost la komenco de la 14a jarcento
-
Ricevi la efikon de ago, esti trafita de iu ago.
la akuzativon ni uzas nur en tri okazoj: a) por montri la suferanton de la faro (t.e. post verboj havantaj sencon aktivan)
la konferenco suferis interrompon
En aliaj lingvoj
- La angla: suffer
- La belorusa: пакутаваць, мучыцца
- La ĉeĥa: strádat, trpět, trpět, utrpět
- La franca: souffrir, subir
- La germana: leiden, erleiden
- La hispana: sufrir
- La hungara: szenved
- La kataluna: sofrir, patir
- La nederlanda: lijden
- La portugala: sofrer, penar, suportar, agüentar, provar, aturar, padecer, tolerar
- La rusa: страдать, мучиться
- La slovaka: trpieť, vystáť, vytrpieť, znášať
- La ukraina: страждати