Vorto: sudo
-
Unu el la kvar geografiaj ĉefpunktoj, punkto de la horizonto situanta dekstre de homo rigardanta la sunleviĝon kaj kuŝanta ĝuste kontraŭdirekte al nordo.
Abram iris pluen, ĉiam pluen al sudo
direktante sin al sudo
vojaĝo al sudo
la vento fariĝis favora, ĝi blovis de sud-okcidento
-
Parto de iu lando, kiu troviĝas ĝuste kontraŭdirekte al nordo.
la reĝo de Arad, kiu loĝis en la sudo de la lando Kanaana, aŭdis, ke venas la Izraelidoj
la reĝino de la sudo
la arboj de la sudo
baobaboj de l' Sudo, cedroj, pinoj kaj kverkoj de l' Nordo
li mem en sia knaba aĝo estis ja en la sudo, en la lando de la Hispanoj
En aliaj lingvoj
- La angla: south
- La belorusa: поўдзень
- La ĉeĥa: jih
- La ĉina: 南 [nán], 南方 [nánfāng]
- La franca: sud
- La germana: Süden
- La hispana: sur
- La hungara: dél
- La indonezia: selatan
- La itala: sud
- La kataluna: sud
- La kroata: jug
- La nederlanda: zuiden
- La pola: południe
- La rusa: юг
- La slovaka: juh
- Volapuko: sulüd
- La hungara: déli rész
- La kataluna: migdia, migjorn