Vorto: substanco

  1. Ĉiu aparta speco de materio.

    • vulkanismo estas ĉiu fenomeno, rezulte de kiu solidaj, likvaj aŭ gasaj substancoj atingas la tersupraĵon

    • kaŭzo estis manko de reaktiviga substanco (hipoklorido) uzenda por neŭtrigi la cianidenhavan industrian poluakvon

    • ni scias, ke en industrio kaj aŭtomobiloj uzataj substancoj venenas la teron

    • vermoj, kiuj trafosas la legomajn defalaĵojn kaj ŝanĝas ilin en fekundigan substancon

    • proteinoj estas gravaj, ĉar ili konsistigas la korpon: la keratinon de la haŭto kaj ungoj, la osteinon de la ostoj, la gelatenecan substancon en la ĉeloj, kaj tiel plu

  2. Tio, kio ekzistas per si mem kaj estas kialigita de si mem.

    • obskuraj disputoj de mezepokaj teologoj pri la sankta triunuo aŭ la transsubstancigo

  3. Daŭra realaĵo konceptata kiel subportanta kaj unuiganta la ŝanĝiĝantajn fenomenojn percepteblajn per la sentumoj kaj kiel manifestiĝanta per ili.

    • mi ne pretendas, ke nur sonsubstancoj la kvintesencon donas de l' amuz'

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: субстанцыя
    • La ĉeĥa: látka, podstata, substance
    • La franca: substance
    • La germana: Substanz, Stoff (Substanz)
    • La hungara: anyag
    • La nederlanda: substantie, stof (substantie)
    • La rusa: вещество
    • La slovaka: látka, podstata, substancia
    • La hungara: szubsztancia, magánvaló
    • La rusa: субстанция
    • La hungara: szubsztancia, lényeg
    • La rusa: субстанция