Vorto: sublima

  1. Distingita per sia beleco, nobleco, sankteco; kvazaŭreligie inspira, admirinda.

    • spiriteco estas rezulto de ekzaltaj, sublimaj momentoj travivitaj

    • Tenere aŭ lascive / Mi strebas volitive / Ascendi al sublima sfer', / Eskapi el obscena strat' / Tra virga spac' de l' stratosfer

    • religi (unuigi) estas unu el la plej sublimaj esprimoj de kulturo

    • kuzo suspektas lian unikan virton, lian subliman «senpekan” korpamon al la baptofilino

  2. Rimarkebla nur per tre delikataj sentoj; subtila.

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: узьнёслы, велічны, грандыёзны
    • La ĉeĥa: grandiózní, skvělý, vznešený
    • La franca: noble, majestueux
    • La germana: majestätisch, erhaben
    • La hungara: gyönyörű, káprázatos, fenséges, magasztos
    • La nederlanda: subliem, verheven
    • La rusa: величественный, грандиозный, возвышенный
    • La slovaka: grandiózny, skvelý, vznešený, šľachtený
    • La franca: sublime
    • La germana: sublim, unterschwellig