Vorto: subjekto

  1. La aganto, la plenumanto de agado aŭ ekkono (menso, individuo, socia grupo), la fonto de ago direktata al objekto.

    • li estas ĉefurba subjekto, Dio gardu, ke li ion ne moku

    • por efektivigi leĝon oni bezonas interkonsenton kun la politikaj subjektoj en la provincoj

  2. La frazrolo de frazparto prezentanta aganton de tiu ago, aŭ portanton de tiu eco, kiun esprimas la predikato.

    • adverba participo povas esti uzata nur tiam, kiam ĝi rilatas al la subjekto de la frazo

    • SVO-lingvo, Subjekto-Verbo-Objekto

  3. Temo.

    • Pinokjo estas sendube la itala subjekto de la 19a jarcento plej konata eksterlande

    • Rimarko: Tiu senco estas nepre evitinda, ĉar absolute fremda al Esperanto, kaj eĉ ne plu registrata en la vortaroj. Mi rekomendas simple ĝin forigi.

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: суб'ект
    • La ĉeĥa: "já", subjekt
    • La franca: sujet (philosophique)
    • La hispana: sujeto
    • La hungara: alany, szubjektum
    • La rusa: субъект
    • La slovaka: pohľad, téma
    • La angla: subject
    • La belorusa: дзейнік
    • La franca: sujet (grammatical)
    • La germana: Subjekt
    • La hungara: alany
    • La nederlanda: onderwerp, subject
    • La persa: فاعل
    • La rusa: подлежащее
    • La belorusa: тэма
    • La franca: objet (thème), sujet (thème), thème
    • La nederlanda: onderwerp