Vorto: sub

  1. Prepozicio montranta.

    • Rimarko: Pri uzo de sub kun akuzativo, vidu sub...-n, al sub.

    • a. Pozicion de objekto rilate al alia, kiu estas pli alte aŭ ene de iu supraĵo, kaj tuŝas ĝin.

      • junulo portis anseron sub la brako

      • tenis sub la brako grandajn librojn

      • la ŝtupo de la balkono ekŝanceliĝis sub lia pezo

      • viro iom klinita sub la pezo de bonhaveca pelto

      • la floroj mortadis sub la paŝoj de la amantoj

    • b. Pozicion de objekto rilate al alia, kiu estas pli alte sed ne tuŝas ĝin.

      • muso kuras sub la lito

      • la ministro pasigis la nokton sub libera ĉielo

      • la preĝejo sur la monto sub la potencaj kverkoj

      • pli malsupre ol 171 klaftoj sub la supraĵo de la akvo

      • ekzistas nenio nova sub la suno

      • sub Lia ombro ni vivos inter la nacioj

      • kiam la suno aperas sub la stelo Sirius

  2. Eksteran ŝajnon.

    • ŝi aperis sub la formo de maljunulino

    • la veraj ordonoj religiaj kuŝas en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco

    • projektoj proponitaj sub laŭta nomo

    • sub «lingvo internacia» oni povas egale bone kompreni la Volapükon aŭ aliajn proponitajn projektojn

  3. Dependecon.

    • sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu

    • estis sub lia disponado

    • David metis trionon de la popolo sub la disponon de Joab

    • sub vian protekton mi transdonas la sanktejojn

    • la viroj ekzerciĝu sub la direkto de la oficiroj

    • Asirio devas preni nin sub sian regadon

    • sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi tagmanĝojn

    • ni fine dancis ambaŭ sub la muziko de Alfred

    • tiu skribis sur ĝi sub la diktado de Jeremia

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: пад
    • La ĉeĥa: pod (samostatně kombinovatelný morfém)
    • La franca: sous
    • La germana: unter
    • La hispana: debajo
    • La hungara: alatt
    • La indonezia: di bawah
    • La nederlanda: onder
    • La rusa: под
    • La slovaka: pod
    • La sveda: under
    • Volapuko: dis