Vorto: suĉi

  1. (transitiva) Eltiri fluaĵon el io, per malpremo en la buŝo.

    • frato, kiu suĉis la mamojn de mia patrino

    • por kio estis la mamoj, ke mi suĉu?

    • suĉanta ŝafido

    • suĉas sian dikan fingron

    • venenon de aspidoj li suĉos

    • suĉinfano

    • suĉbotelo

    • suĉi fumon el akvopipo

    • afidoj faras truon en tigo por suĉi sukon de la tritik-planto

    • tia briko enhavas truetojn, povas suĉi akvon kaj ne estas rezistokapabla kontraŭ erozio

    • en la suĉinfana periodo de nia lingvo

En aliaj lingvoj

    • La angla: suck
    • La franca: sucer
    • La germana: saugen, zutschen
    • La hispana: chupar
    • La hungara: szív
    • La nederlanda: zuigen
    • La persa: مکیدن
    • La pola: ssać, zasysać
    • La rusa: сосать