Vorto: stupo
-
Implikaj krispaj fadenoj restantaj el ŝpinita kanabo aŭ lino kaj uzataj por ŝtopi, kalfatri.
la fortulo fariĝos kiel stupo, kaj lia laboro kiel fajrero, kaj ambaŭ brulos, kaj neniu estingos
li disŝiris la ŝnurojn, kiel oni disŝiras fadenon el stupo, kiam fajro ĝin bruldifektis
embarasata kiel kokido en stupo
stupo, peĉo kaj gudro por kalfatrado
En aliaj lingvoj
- La angla: tow (fiber), oakum
- La belorusa: пакульле, кудзеля
- La ĉeĥa: cucek, koudel
- La germana: Werg
- La hispana: estopa
- La hungara: csepű, kóc
- La nederlanda: werk (uitgeplozen touw)
- La pola: pakuły {pl.}
- La rusa: пакля, кудель
- La slovaka: kúdeľ (výčesky)