Vorto: stumblo

  1. Ago stumbli.

    • Zorge evitu la stumblojn pro la stato de via spino

  2. Metrika licenco, pro kiu oni toleras anstataŭigon de tri jamboj per du anapestoj, aŭ de tri trokeoj per du amfibraĥoj.

    • «íru, éble héjmon pli táŭgan vi tróvos»

    • ĉu ne ŝajnus pli natura skandi per stumblo?

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: klopýtání
    • La franca: faux-pas, trébuchement
    • La hungara: botlás
    • La pola: potknięcie
    • La rusa: запинка
    • La slovaka: potkýnanie