Vorto: strio
-
Larĝa streko.
strio da arbetoj
serpento verda, kun blua strio sur la korpo
Jakob prenis al si bastonojn el verdaj poploj, migdalarboj, kaj platanarboj, kaj senŝeligis sur ili blankajn striojn tiamaniere, ke la blankaĵo sur la bastonoj elmontriĝis
ĉu vi vidas la ruĝan strion sur la ĉielo? ― post kelkaj minutoj leviĝos la suno
reliefstrio
restis nenia lumstrio de espero
-
Striforma libera fluo en likva aŭ gasa medio.
li ĵetis en la akvon la fiŝon, kiu profundiĝis ĝis la fundo kaj lasis post si longan sangan strion
el la lada pluvtubo fluis sur la pavimon mallarĝa akva strio
rigardante la larĝan akvostrion torenti en la banujon el brilanta krano, li diris ironie:...
trenis post si tra la ĉielo longan strion da fajro
fumstrio spirale leviĝis de lia cigaro
poststrio de ŝipo
-
Bendo.
strio de ŝtofo
funebra strio
pro la miasmoj ni ligis tolajn striojn antaŭ la naztruojn
oni disŝiris ilin en striojn kaj ĉifonojn
tapiŝo, kiu estis kunkudrita el ruĝaj kaj bluaj strioj
abio kun metalstrioj sur la branĉetoj, oni uzis ĝin je la antaŭkristnaska vespero
ili volvis tabakon en strion da papero kaj fumis tiamaniere
havis oran strion ĉirkaŭ la korpo
En aliaj lingvoj
- La angla: strip, stripe
- La ĉeĥa: linie, proužek, pruh, pás, štráf
- La franca: bande (de tissu etc.), filet (d'eau, de fumée...), rayure
- La germana: Streifen
- La hispana: franja
- La hungara: csík
- La nederlanda: strook, streep, reep
- La rusa: полоса
- La slovaka: dlhý pás, pruh, úzky, široká čiara
- La taja: ลายเส้น
- La rusa: струя
- La angla: stripe
- La hungara: szalag
- La rusa: полоса