Vorto: strigo
-
Iu el strigedoj: granda nokte ĉasanta birdo, ofte asociata kun saĝeco.
ĉi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu manĝataj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco
la sonado venas de eksterordinare granda strigo en kavo de arbo tio estas saĝega strigo
ĝi estas tiel respektinda strigino!
respektinda, tre klera maljuna strigo, ĝi sciis pli ol la gardisto
mi ĉiufoje flugadis tien kaj reen tra tuta nokto, kvazaŭ mi estus strigo
maljuna strigo, kiu kriis trifoje uhu
grandaj strigokuloj
strigvizaĝa
-
Genro el familio strigedoj (Strix).
Arbarstrigo (Strix aluco) estas mezgranda nokta rabobirdo, kiu apartenas al genro Strigo
En aliaj lingvoj
- La angla: owl
- La belorusa: сава
- La bretona: kaouenn
- La ĉeĥa: sova
- La franca: hibou
- La germana: Eule
- La hispana: búho, estrígido
- La hungara: bagoly
- La kataluna: estrígid
- La nederlanda: uil
- La pola: sowa
- La rusa: сова
- La slovaka: sova
- La germana: Kauz
- La hispana: género Strix
- La kataluna: gènere Strix
- La nederlanda: uil
- La rusa: неясыть (род)