Vorto: streko
-
La postsigno, lasita sur papero, tolo ks de unu movo de krajono ks.
li desegnis gruon per kvar geniaj strekoj
ni faru bonan dikan strekon tra la lasta jaro
-
a. (kunliganta punktojn A kaj B) Segmento kun randoj A kaj B de la rekto trairanta A kaj B.
la streko, kunliganta du punktojn de cirkla linio, estas nomata ŝnuro
latero de triangulo estas streko
b. (kunliganta punktojn A kaj B en afina spaco) Aro de ĉiuj pezocentroj de A kaj B kun pozitivaj koeficientoj.
c. (kunliganta du vektorojn a kaj b en reela vektora spaco) Aro de ĉiuj vektoroj de la tipo t∙a+(1-t)∙b, kie t∈[0,1].
En aliaj lingvoj
- La angla: line, stroke
- La bulgara: черта, линия
- La ĉeĥa: čára, čárka, škrt
- La franca: trait
- La germana: Strich
- La hispana: raya
- La hungara: vonal, vonás
- La kataluna: ratlla
- La nederlanda: streep, haal
- La rusa: черта, штрих
- La slovaka: čiara, čiarka, škrt
- La angla: line segment
- La bulgara: отсечка
- La franca: segment (de droite)
- La germana: Strecke
- La hispana: segmento de línea
- La hungara: szakasz
- La kataluna: línia
- La nederlanda: lijnstuk
- La pola: odcinek
- La rusa: отрезок