Vorto: strebi
-
(netransitiva) Energie streĉi la fortojn de la korpo aŭ de la spirito por atingi iun celon.
strebi al iu celo
al malpieco strebas ilia animo
-
(netransitiva) Senlime proksimiĝi.
la funkcio logaritmo strebas al malfinio, kiam ĝia argumento strebas al nulo
En aliaj lingvoj
- La angla: seek
- La belorusa: імкнуцца
- La ĉeĥa: snažit se, usilovat
- La franca: tendre (à), viser (à), avoir pour but (de), aspirer (à)
- La germana: streben
- La hispana: tener afán, afanarse, sentir inclinación
- La hungara: tart (határ felé)
- La nederlanda: streven
- La portugala: esforçar-se, empenhar-se
- La rusa: стремиться
- La slovaka: bažiť, pren.: driapať sa, snažiť sa, usilovať(sa)
- La angla: tend (to a limit)
- La franca: tendre (vers une limite)
- La hispana: tender (hacia un límite)
- La pola: dążyć