Vorto: streĉi

  1. (transitiva) Rigidigi ŝnuron aŭ ion similan forte tirante ĝin.

    • streĉi la muskolojn, la kolon, la brakon

    • streĉe laĉita korseto

    • brustostreĉi

    • streĉitaj diplomatiaj rilatoj

    • streĉita situacio

  2. (transitiva) Tiri aŭ premi elastan korpon por dumtempe ŝanĝi ĝian normalan aŭ naturan formon.

    • streĉi pafarkon, risorton, horloĝon

  3. (transitiva) (figure) Energie uzi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn por atingi iun celon.

    • streĉu la okulojn

    • streĉi la orelojn, la atenton, la rigardon, streĉi la cerbon

    • streĉi la pensojn

    • kiu transmovas ŝtonojn, tiu faras al si difekton per streĉo

    • tenu la okulojn en streĉo

    • nur post preskaŭ superhoma streĉado ili fine alvenis

    • streĉita marŝo

En aliaj lingvoj

    • La angla: stretch
    • La franca: étirer, tendre
    • La germana: spannen, anspannen
    • La hispana: estirar, tensar
    • La hungara: feszít, megfeszít
    • La kurda: vekêşandin, şidandin
    • La nederlanda: inspannen, spannen
    • La rusa: натянуть, натягивать
    • La germana: spannen
    • La hungara: felhúz, felajz
    • La nederlanda: opwinden
    • La rusa: натянуть, натягивать, напрячь, напрягать, сжать, сжимать, стянуть, стягивать
    • La germana: anstrengen
    • La hungara: megfeszít
    • La nederlanda: inspannen
    • La rusa: напрячь, напрягать