Vorto: strato
-
Vojo inter konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo.
ni pasigos la nokton sur la strato
trairu la stratojn de Jerusalem
el la kelo, tra kaŝita pordeto elkondukis lin en malplenan straton de Memfiso
nova distrikto de Jerusalemo oni nomos la novajn stratojn ne plu laŭ elstaraj mortintaj homoj, sed laŭ la okcidenta zodiako
laŭ la stratoj de la urbo paradas miloj da bretonoj, kun riĉaj folkloraj kostumoj kune kun tradiciaj muzikinstrumentoj
ĉe kiu strato troviĝas la monfarejo?
mi promenis tra la mallarĝaj stratetoj
la melodiojn, verkitajn de la plej bonaj egiptaj komponistoj, fajfas la infanoj en la stratoj
En aliaj lingvoj
- La angla: street
- La belorusa: вуліца
- La bulgara: улица
- La ĉeĥa: ulice
- La ĉina: 街 [jiē]
- La franca: rue
- La germana: Straße
- La hebrea: רחוב
- La hispana: calle
- La hungara: utca
- La indonezia: jalan
- La kataluna: carrer
- La kazaĥa: көше
- La nederlanda: straat
- La okcitana: carrièra
- La pola: ulica
- La portugala: rua
- La rusa: улица
- La slovaka: ulica
- La turka: sokak
- Volapuko: süt