Vorto: stiri
-
(transitiva) Direkti veturilon, ŝipon, avion kaj tiel plu.
ekveturante ili ne rapidis, stiris ŝanĝante unu la alian, babilis, ridis
ili ne facile alkutimiĝas al la maldekstraflanka stirado aŭ al la multaj mallarĝaj kaj ofte danĝeraj kamparaj ŝoseoj en Irlando
mi atendas la tagon, ekde kiam mi mem devos stiri tramon, buson kaj trajnon
la unua matena tramo, kiun ĉiam stiris tra la geto la sama tramvojisto
se vi estas tro ebria por stiri la aŭton, la elektronika aparato blokas la veturilon kaj vi ne povas starti
la piloto apenaŭ kapablis stiri etan unumotoran flugmaŝinon
per salikbranĉoj oni ligis 15 arbotrunkojn kaj sur tiuj kruce pliajn trunkojn, tia floso povis porti ĝis 150 trunkojn kvar aŭ kvin flosistoj stiris
la arkitekto stiris sian novan sport-aŭton je 200 km/h tra laborista kvartalo, kiam li fatale trafis familion
li kulpis pri danĝera stirado
ekzameno por stirrajtigo
-
(transitiva) (figure) Direkti, gvidi.
lernejanoj, kies gepatroj mem ĝuis universitatan edukadon pli bone povas sin prepari, ĉar ili komprenas la universitatan ĵargonon, ili estas mense stirataj ĝis la universitato
la balotoj montras, ke la slovena popolo premiis Drnovek-on pro lia ĝisnuna stirado de la ekonomio
la landparto sentas la bezonon stiri sin mem kaj ataki siajn proprajn problemojn laŭ propra maniero
dum sia antaŭa prezidanteco Adamkus sukcese stiris sian landon al Eŭropa Unio kaj al membriĝo en Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo
per poŝtelefono kaj interreto oni ne plu devas senti sin en fremdejo, sed povas eldistance stiri siajn hejmajn familianojn, akciojn kaj bezonaĵojn
normale la programo mem stiras la skanilon, por tio necesas dum la instalo indiki, kiu skanilo estas konektita al la komputilo
En aliaj lingvoj
- La angla: steer
- La ĉeĥa: řídit, směrovat
- La franca: conduire (piloter), piloter
- La germana: lenken, steuern, führen
- La hispana: conducir, manejar, pilotar, navegar (pilotar una nave)
- La hungara: kormányoz, irányít, vezet (járművet)
- La itala: condurre (guidare), pilotare, guidare
- La nederlanda: besturen
- La rusa: вести (автомобиль и т.п.), управлять (машиной)