Vorto: stilo
-
Maniero verki, fari artaĵon.
a. karakteriza de homo, grupo, skolo.
ili skribas senerare, sed per multepeza malagrabla stilo
la vera stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas — aŭ almenaŭ devas esti — nur stilo simpla kaj logika
la stilo Esperanta ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj, sed havas sian karakteron tute specialan kaj memstaran
b. karakteriza de popolo, epoko.
la baroka stilo
modernaj domoj en kazerne-karcera stilo
En aliaj lingvoj
- La angla: style
- La belorusa: стыль
- La ĉeĥa: sloh, styl
- La franca: style
- La germana: Stil
- La hispana: estilo
- La hungara: stílus
- La indonezia: gaya
- La kataluna: estil
- La nederlanda: stijl
- La rusa: стиль
- La slovaka: sloh, štýl