Vorto: sterni
-
(transitiva) Horizontaligi ion aŭ iun vertikale starantan; kuŝigi, faligi.
la pafado sternis centojn da soldatoj
la vento sternis la flavajn trunketojn de la grenoj
ĉerkoj kaj kadavroj kuŝas dissternite
ni alvenis malfrue kaj tuj sterniĝis por dormi
Rimarko: La vorto sterni atentigas precipe pri la horizontala pozicio, dum etendi elvokas la ampleksan spacon okupatan de la kovraĵo. Kuŝigi atentigas pri la horizontaleco rigardata prefere kiel ripoza pozicio. Uzataj metafore la vortoj sterni, etendi kaj disvastigi estas ofte sendiference sinonimaj.
-
(transitiva) Etendi tukon aŭ ion similan laŭ ĝia tuta larĝo kaj longo sur supraĵon.
sterni sian litaĵaron sur la planko, veston sur teron, tapiŝon sub iu
sterni sub sin kelke da plenbrakoj da seka herbo
en mezo de l' rondo oni sternis cervan felon
kiel oni sternas (sk. sian liton), tiel oni dormas
tablotuko estis sternita sur la tablo
loko por sternado de retoj
-
(transitiva) (figure) Disvastigi; etendi 2.
sterni tavolon da sterko sur la tero
sterni sub si sakaĵon kaj cindron
suno sternas radiojn siajn en la malluma aleo
arĝenta nokto sternis sian kovrilon super la tero
kampoj senlimaj sin sternis ĝis la horizonto
sur la batala linio flava polvo sin sternis kvazaŭ grandega serpento
de la supro de la monteto sin sternis antaŭ ili eksterordinara pentraĵo
malsupre de la monaĥejo sterniĝas longa pentrinda valo
la tuta urbo sterniĝis antaŭ ŝi
kruela ekonomia krizo sterniĝas sur la mondon
-
(transitiva) (figure) Malvolvi; detale prezenti.
sterni antaŭ iu sian programon
la aŭtoro larĝe sternas antaŭ ni ĉiujn fazojn de tiu historia periodo
anstataŭ koncize paroli, ili sternas sian tutan vivon
En aliaj lingvoj
- La angla: spread
- La ĉeĥa: podestýlat, prostřít, rozestřít, rozprostřít, ustlat
- La franca: étaler, étendre, répandre
- La germana: ausbreiten, legen, hinschütten, hinstreuen
- La hispana: extender
- La hungara: leterít, kiterít, szétterít
- La nederlanda: spreiden, uitspreiden, ontvouwen
- La pola: kłaść (pokotem), przewracać, rozpościerać, rozkładać, słać, rozścielać, rozściełać
- La rusa: стелить, стлать, расстилать
- La slovaka: postlať, rozpovedať (pren.), rozprestrieť, stlať
- La taja: กระจาย, ปูผ้า
- La hispana: extender
- La pola: słać, rozścielać, rozściełać
- La hispana: esparcir
- La pola: rozpościerać, rozścielać, rozpościerać, rozprzestrzeniać, roztaczać
- La hispana: difundir
- La pola: roztaczać, przedstawiać, ukazywać, uwidaczniać, rozwijać, przedstawiać obszernie (ze szczegółami)