Vorto: stepo
-
Senarbara regiono kun herbeca vegetaĵaro en moderaj kaj subtropikaj klimatzonoj de la norda kaj suda duongloboj; en Eŭrazio la Granda Stepo etendiĝas latitude, de Mongolujo ĝis Hungarujo; en la Amerikoj, meridiane, suden de Montano kaj norden ekde Argentino ( prerio, pampo ); ankaŭ en Orienta Azio kaj Aŭstralio.
ĉi tie la sovaĝaj ĉevaloj galopas tra la vastaj stepoj, kiel ni tion vidis en nia infaneco
Moseo supreniris de la stepo de Moab sur la monton Nebo, sur la supron de Pisga, kiu estas kontraŭ Jeriĥo
-
Simila altozono en montaro.
En aliaj lingvoj
- La angla: steppe
- La belorusa: стэп
- La bulgara: степ
- La ĉeĥa: step (porost)
- La franca: steppe
- La germana: Steppe
- La hispana: estepa
- La hungara: sztyepp, füves puszta
- La nederlanda: steppe
- La pola: step
- La rusa: степь
- La slovaka: step
- La sveda: stäpp, hed