Vorto: stelo

  1. Memlumanta astro, kiu, pro malproksimegeco, aperas kiel brila surĉiela punkto kaj nia suno.

    • en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn

    • Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon kaj Plejadojn kaj la stelojn de la sudo

    • rigardu al la ĉielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli

    • la steloj estas korpoj de universo

    • oni povis fari instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn

    • la suno estas stelo

    • polusa stelo, tio estas ĝi, kiu nokte gvidas sur la maro la feniciajn ŝipojn

    • supre brilis la sep steloj de la Granda Ursino

    • la suno aperas sub la stelo Sirius, kaj komencas malleviĝi, kiam la suno proksimiĝas al la stelaro de Pesilo

    • stelluma, stelklara, stelplena nokto

  2. Alia lumanta ĉielkorpo, t.e. planedo, aparte Venuso, kometo, meteoro.

    • la stelo Venus ekbrulis per envio — pro tio ŝi lumas pli forte ol multaj aliaj

    • tra la palruĝa aero lumis la stelo de la vespero

    • steloj kun teruraj fajraj vostoj

    • oni diras, ke kiam stelo falas, oni devas antaŭ ĝia estingiĝo esprimi deziron kaj ĉi tiu deziro plenumiĝos

  3. Simboligo, kondukanto de la sorto, de la feliĉo.

    • festoj kaj baloj sekvis unu post la alia, kaj ŝajnis, ke la stelo de la imperiestro brilas la plej hele, antaŭ ol ĝi por ĉiam estingiĝos

    • Marion estas mia stelo de feliĉo

    • konduku nin, komencu la batalon sub bona stelo, en feliĉa horo

    • leviĝas lia stelo en la politika firmamento

    • Rimarko: Tia uzo estiĝis el la praa kredo, ke la steloj influas la homan sorton, sed nuntempe ankaŭ estas metafora.

  4. (figure) Stelulo.

    • Sylvie Vartan, stelo de la franca kanzono

  5. Figuro kun kvin aŭ pli da pintoj, ofte uzata kiel simbolo kaj emblemo.

    • stelo el orsimila papero

    • ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto

    • verdaj flagoj kun la stelo de l' espero

    • verdaj roboj surŝutitaj per oraj steloj

    • kun stelo sur la brusto kaj sabro ĉe la flanko

    • milionoj da stelformaj flokoj

    • tristela hotelo

  6. Esperanta monunuo iniciatinta je 1959.

    • oni iniciatis internacian monunuon stelo

En aliaj lingvoj

    • La angla: star
    • La belorusa: зорка
    • La bulgara: звезда
    • La ĉeĥa: hvězda, hvězdice
    • La franca: étoile
    • La germana: Stern
    • La hebrea: כוכב
    • La hispana: estrella
    • La hungara: csillag
    • La indonezia: bintang
    • La itala: stella
    • La japana: 星 [ほし]
    • La nederlanda: ster
    • La pola: gwiazda
    • La portugala: estrela
    • La rusa: звезда
    • La slovaka: hviezda
    • La sveda: stjärna
    • Volapuko: stel
    • La germana: Schicksal (Stern)
    • La itala: star, stella (del cinema)
    • La franca: étoile
    • La germana: Stern
    • La hispana: estrella
    • La portugala: estrela
    • La germana: Stelo (Währung)