Vorto: stato
-
Momentaj ecoj, maniero de iu afero.
en stato de frenezo
la infektaĵo restis en la antaŭa stato kaj ne disvastiĝis sur la haŭto
ĉio estas en bona stato
mizera stato
ridado estas la signo de plej alta spirita stato
mizera vilaĝa dometo, kiu estis en tia kaduka stato, ke ĝi mem ne sciis, sur kiun flankon ĝi falu
forgesante la nunan staton de Esperanto
estas danĝera afero daŭrigi ĉi tiun staton de l' necerteco
vivu stomako laŭ stato de l' sako
la solida, likva, gasa stato de akvo
-
Maniero de ies esto rilate la cirkonstancoj; ekz. rilate la socion, t.e. statuso.
aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato
bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas
nova stato ― nova vivo
mi estas en tre premita stato, la Filiŝtoj militas kontraŭ mi
la fina stato de tiu homo
li troviĝis en stato duondorma
dum la unua jaro nia stato estis bona, ni havis servistojn kaj servistinojn
bonstato
ŝi ŝmiris ŝian belan vizaĝon per malbonodora ŝmiraĵo kaj malordigis ŝiajn belajn harojn kiam ŝia patro ekvidis ŝin en tia stato, li eksentis teruron
reprezentas per si preskaŭ ĉiujn landojn , ĉiujn naciojn rangojn, statojn kaj klasojn de la homoj
En aliaj lingvoj
- La angla: condition, state
- La belorusa: стан
- La ĉeĥa: postavení, povolání, situace, skupenství, stav
- La franca: condition (état), état
- La germana: Zustand, Stand (einer Angelegenheit), Sachstand, Verfassung
- La hispana: estado
- La hungara: állapot
- La nederlanda: toestand, gesteldheid, staat, situatie
- La rusa: состояние
- La slovaka: stav, štádium
- La sveda: tillstånd, skick
- La belorusa: саслоўе
- La germana: Stand, (Gesellschafts-)Schicht, Status
- La hungara: rend
- La rusa: сословие